Discover the 8 principles of the HONcode in 35 languages

1. Aŭtoritato
Ĉiuj kuracaj aŭ prisanaj konsiloj provizitaj kaj prezentitaj en ĉi tiu TTT-ejo estu donita nur pere de kvalifikitaj profesiuloj kun medicina edukado krom se estas klare indikite ke konsilaj proponoj devenas de individuo aŭ organizo nemedicine kvalifikita.

2. Kompleteco
La celo de la informoj provizitaj en ĉi tiu retejo estu subteno, ne anstataŭigo de la interrilato inter paciento/vizitanto kaj ties nuntempa kuracisto.

3. Konfidenceco
Ĉi tiu kuraca/prisana retejo respektu la konfidencecon pri donitaĵoj rilate al individuaj pacientoj/vizitantoj, interalie la identeco estu respektata en ĉi tiu retejo. La retejaj posedantoj entreprenas la aŭtoritaton aŭ superon de la leĝaj postuloj pri privateco de informoj pri sano kiuj validas en la lando kaj ŝtato kie la retejo kaj spegula retejo troviĝas.

4. Agnosko de fonto
Kie konvene, informoj troviĝantaj en ĉi tiu ejo estu subtenataj per klaraj mencioj pri la fonto de donitaĵoj kaj, kie eblas, havu specifan HTML-ligilon al tiuj donitaĵoj. La dato kiam oni lastfoje modifis klinikan paĝon, estu klare montrita (ekz. malsupre de la paĝo).

5. Pravigo
Ĉiuj postuloj rilate al la profitoj/efikoj de specifa trakto, komerca produkto aŭ servo estu subtenitaj per taŭga, ekvilibra pruvo en la maniero skizita supre laŭ principo 4..

6. Facila kontakteblo kun verkintoj
La projektistoj de ĉi tiu retejo celas provizi informojn en laŭeble klara maniero kaj provizas kontakton alireblan por vizitantoj kiuj serĉas pliajn informojn aŭ subtenon. La retejestro montru klare sian retpoŝtan adreson en la tuta retejo.

7. Malkaŝeco de patronado
Subtenantoj por ĉi tiu retejo estu klare identigita pernome, interalie la identoj de komercaj kaj ne-komercaj organizoj kiuj havas kontribuajn financojn, servojn aŭ materialojn por la retejo.

8. Honesteco en reklamada & redakta praktiko
Se reklamado estas fonto de financoj, tiu estu klare deklarita. Mallonga priskribo de la reklamada politiko adoptita de la retejaj posedantoj estu montrita en la TTT-ejo. Reklamado kaj alia akcela materialo estu prezentita al la vidantoj en maniero kaj kunteksto kiu faciligas diferencigon inter tia materialo kaj la originala materialo kreita por la institucio gastiganta la retejon.