| Aŭtoritato |
|
Ĉiuj kuracaj aŭ prisanaj konsiloj provizitaj
kaj prezentitaj en ĉi tiu TTT-ejo estu donita nur pere de kvalifikitaj
profesiuloj kun medicina edukado krom se estas klare indikite ke
konsilaj proponoj devenas de individuo aŭ organizo nemedicine
kvalifikita.
|
|
|
|
Kompleteco
|
|
La celo de la informoj provizitaj en ĉi
tiu retejo estu subteno, ne anstataŭigo de la interrilato inter
paciento/vizitanto kaj ties nuntempa kuracisto.
|
|
|
|
Konfidenceco
|
|
Ĉi tiu kuraca/prisana retejo respektu
la konfidencecon pri donitaĵoj rilate al individuaj pacientoj/vizitantoj,
interalie la identeco estu respektata en ĉi tiu retejo. La
retejaj posedantoj entreprenas la aŭtoritaton aŭ superon
de la leĝaj postuloj pri privateco de informoj pri sano
kiuj validas en la lando kaj ŝtato kie la retejo kaj spegula
retejo troviĝas.
|
|
|
|
Agnosko de fonto
|
|
Kie konvene, informoj troviĝantaj en ĉi
tiu ejo estu subtenataj per klaraj mencioj pri la fonto de donitaĵoj
kaj, kie eblas, havu specifan HTML-ligilon al tiuj donitaĵoj.
La dato kiam oni lastfoje modifis klinikan paĝon, estu klare
montrita (ekz. malsupre de la paĝo).
|
|
|
|
Pravigo
|
|
Ĉiuj postuloj rilate al la profitoj/efikoj
de specifa trakto, komerca produkto aŭ servo estu subtenitaj
per taŭga, ekvilibra pruvo en la maniero skizita supre laŭ
principo 4..
|
|
|
|
Facila kontakteblo kun verkintoj
|
|
La projektistoj de ĉi tiu retejo celas provizi
informojn en laŭeble klara maniero kaj provizas kontakton alireblan
por vizitantoj kiuj serĉas pliajn informojn aŭ subtenon.
La retejestro montru klare sian retpoŝtan adreson en
la tuta retejo.
|
|
|
|
Malkaŝeco de patronado
|
|
Subtenantoj por ĉi tiu retejo estu klare
identigita pernome, interalie la identoj de komercaj kaj ne-komercaj
organizoj kiuj havas kontribuajn financojn, servojn aŭ materialojn
por la retejo.
|
|
|
|
Honesteco en reklamada & redakta praktiko
|
|
Se reklamado estas fonto de financoj, tiu estu
klare deklarita. Mallonga priskribo de la reklamada politiko adoptita
de la retejaj posedantoj estu montrita en la TTT-ejo. Reklamado
kaj alia akcela materialo estu prezentita al la vidantoj en maniero
kaj kunteksto kiu faciligas diferencigon inter tia materialo kaj
la originala materialo kreita por la institucio gastiganta la retejon.
|
|
|